UNIVERSALA ESPERANTO MOVADO
[En la foto: Jairo del Rio, Julian Aristizabal, Fernando Martinez, Alicia Posada, Luis Guillermo Restrepo. Medellin, 1975. Bolivar-Parko]
[1]
BATALO EN CXI GALAKSIO
Law profesoro Michel Cartier de la Quebek-Universitato, en dokumento publikigita far UNESKO: «la lingvoj kaj la kulturoj, aperas, kreskas, kaj malaperas kune kun la popoloj kiuj uzas gxin» [ cartier.michel@uqam.ca ]
Tia problemo de supervivado dependas de nia adaptado je la pluraj atakoj prezentitaj pro la Historio, la Geografio aw la Ekonomio. Ni jam eniris en la ‘tria jarmilo’ antaw 50 jaroj kiam aperis ordenadoron, optikfibron, interreton, ktp.
Poste de la Big-Bango-sksplodego, antaw 15.000 milionoj da jaroj, la homaro komencis grandan aventuron nur du milionoj da jaroj antaw Kristo. Per sia vivado kaj perceptemado de la novaj spaco-tempo Homo Erektus procezis la unuan teknologion pri la informado: la lingvo.
Tiam aperis la veran unuan homaran revolucion kiam Homo Sapiens konstruis la duan teknologion pri la informado: la skribado.
IMAGAJXOJ KAJ EMOCIAJXOJ
Manipulante la medion per procezo de komunikado, perceptemado kaj propensado la Homo interpretis aw konstruis tiajn mediojn en sia cerbo, kreante imagajxoj kaj emociajxoj.
Kolombia newrologo Rodolfo Llinás Riaskos, direktoro de la Fako pri Fiziologio kaj Newroscienco de la Medicina Lernejo de la Novjorka Universitato, kaj esploristo kun la NASA, asertas ke Homo estas estajxo komponita de cerbo, korpo kaj ektremajxoj. [ http://quest.arc.nasa.gov/neuron/team/llinas.html ]
Do, la Homo faras Historion law sia volo kiu estas esprimado de ideoj. Tia patosado dependas sekve de la socio enkiu ni logxas, de la mensmedio, de la newrolingvistika programado, konscia aw nekonscia. «La vortoj estas nur sonoj ne ideoj» diras Llinás.
BABELTURA KONFUZON
Nuntempe la homaro parolas cxirkaw 3.425 diversajn lingvojn, sed la dialektoj sumas preskaw 7 mil. Se la 6.572 milionoj da logxantoj de la terplanedo estas tiel senegale dislokataj kiel siaj ricxajxoj, la lingvoj estas plimultege diversaj, kreante la plej babelturan konfuzon.
Mi pensas egale pri tio kio okazas en NATO, FAO, UNICEF, UNO, Ewropa Komonumo, ktp., Ekzemple: «Per la milionoj da dolaroj elspezitaj tradukante je diversaj lingvoj, por delegitaro de pli ol 180 landoj, la esplorado pri malsato tra la mondo, povus solvi la problemon de infana malnutrado».
Serioze gxis nun la “universala lingvo” cxiam estus la lingvo de la konkeristo. Fenicia lingvo kaj Latina estis large disvatigita kiel internaciaj lingvoj en la malnova mondo. La Latina pro religiaj motivoj eniris en skoloj kaj universitatoj de la okcidenta kulturo.
La Greka lingvo kaj la Araba klasika, dum sia tempo, estis modeloj de lingvoj internaciaj.
KULTURAJ / SCIENCAJ / KOMERCAJ
Aliaj lingvoj internaciigxis por intersxangxi kulturajn, sciencajn aw komercajn novajxojn: Angla, Hispana, Franca, Rusa, Germana, Araba, Hindostana, China, Malaja kaj Swahila lingvoj. Kvamkam historiaj motivoj impulsas iuj aw aliaj.
La Itala lingvo estis uzata kiel bazo de komerca idiomo en mediterraneaj landoj dum krucgerilmilitoj de la mezepoko. La Itala estis konsiderata kiel universala lingvo por la muziko.
La Franca lingvo estis uzata kiel idiomo por diplomatikaj kaj konferencaj kontaktoj dum jarcentoj XVIII kaj XIX. La Franca estis konsiderata kiel universala lingvo por la literaturo, universaleco rekonita de la Berlina Akademio en 1784; gxis kiam aperis la Angla lingvo por trudi problemon de politika ekonomio.
LA GRANDA BATALO
Sercxante modelon de homara interkomprenado, partoprenantoj en la ‘II Lingvo-Kongreso’ de Gxenevo, en 1924, kreis la “International Auxiliary Lenguage Association”, kiu funkciis en Novjorko, Usono, en 1931, limigante la kvanto da oficialaj lingvoj por internaciaj kontaktoj.
Tuj post finigxo de la Unua Mondmilito, la Konferenco de Versajo (Francio) je la 28 de Junio de 1919 kreis la “Ligo de Nacioj” kiu ekfunciis en Gxenevo (Savedio) la 10an de januaro de 1920.
Tie, s-ro Jorge Clemenceau deziris ke la Franca lingvo estu la oficiala lingvo de tia monda ‘Ligue des Nations’.
Tie, s-ro Woodrow Wilson volis ke la Angla lingvo estu la oficiala lingvo de tia nomata ‘League of Nations’.
Tie, Baron Sonino jesis ke la Itala lingvo estu la oficiala lingvo de tia monda “Lega delle Nazioni”.
Tie, la cxefpartoprenanto de la hispana delegitaro postulis ke la Kastilia lingvo estu la oficiala lingvo de tia nomata ‘Liga de naciones’, cxar triona parto de la nacioj de la Ligo parolis la Hispana lingvo.
Finfine oni decidis adopti kiel oficialaj lingvoj la Anglan kaj la Francan.
LA O.N.U..
Je la 1 de Januaro de 1942 aperas la nomo de Organizajxo de Nacioj Unuigxintaj [ONU] kaj komencis denove la debaton pri oficialaj lingvoj. Eniris oficiale la Hispana lingvo, poste la Rusa lingvo, poste la China lingvo, kaj fine la Araba lingvo.
Mi legis en Heroldo de Esperanto [Majo 20 de 1997, Pg.1] komentarion pri artikolo de Umberto Eko, li skribis: «Sxajne la obsedo de la fratecoj estis, kiel kutime, la devo agnoski ke la angla farigxis vehikla lingvo. Mi tamen komprenis ke, -law komentario de radio radikale, Romo- ke kvamkam la francoj tion negas, sub tio kasxigxas pli forta, la timo pri la germana».
Post la falo de la berlina muro kaj la malfermigxo de orienta Ewropo la francoj timas, kaj je tiu cxi punkto ili estus disponeblaj subteni ESPERANTOn cxe ONU kaj UNESKO, por ke la germana ne gajnu.
Aldonas la komentario: «En tiel fragmentita Ewropo, slovako akceptus engagxi sin por Esperanto, se tiel ne gajnus la malbenita lingvo de sia frato bosnia aw slovena».
[2]
SERCXANTE LA FRATECON
Mi estis dum 13 jaroj izolita, preskaw en la montaro, sen paroli ESPERANTOn, kun neniu, nur kun mi men. Mi alvenas el Urabá. Abibe kaj Darien en la nordokcidenta parto de Kolombio, apud la kariba maro; nomoj de tribestro egale ke Gxeronimo aw Kocxise cxi-tie. Danke al la nova Kolombia Esperanto Ligo kaj precipe al usona profesoro Ronald Glossop mi kontaktas samideanojn denove.
Mi memoras kiam mia filino Isabel Kristina estis eta infanino lulilante sur mia dorso: «Cxu vi placxas pomon?». - «Oh, jes, mi deziras pomon, Pacxjo». Hodiaw mi rakontis al sxi cxi-historion.
La franca Renato Descartes kaj la germana Leibniz definis bazojn por solvi la problemon de la komunikado. En 1629 Descartes leteris al pastro Mariano Mersene, parolante lin pri la ‘Algebro de la Pensado’, bazita sur numeroj.
MUZIKAJ KAJ MATEMATIKAJ BAZOJ
La angla Delgarmo kaj la vaska J.Wilkins, intencis simpligi la Francan lingvon. Aliaj projektoj de samideanoj: Lodwick, Urghart, Cave Beck; sed ili ne povis trancxi la hegemonion de la Latina lingvo.
Preakaw 560 projektojn de internacia lingvo aperis: ‘Internacia Mara Kodo’ de Gibson (Usono), ‘Sol-Re-Sol’ de J.F.Sudre, en 1817, uzita dum 1866 per la intersxangxado de la 7 muzikaj notoj.
En 1884 C.Meriggi sonoris la ‘Blaia-Zimondal’. ‘Lingua Lumina’ en 1875. ‘Cabeaban’ en 1887. ‘Zahlenprach’ en 1901. ‘Mundo Lingue’ de J.Lott en 1888. En 1889 G.Peano publikigis aritmetikajn bazojn kiel projekto de lingvo internacia.
DIVERSAJ PROJEKTOJ
Dum 1859, Leon Bollak ideis sian ‘Bollack’ aw ‘Langue Bleue’. D.Rosa proponis en 1890 la ‘Nov-Latin’. Sed la plej fama estis sendube ‘Volapúk’ (lingvo de la mondo) prezentita en 1879 far de la awstra katolika pastro Juan Martín Schleyer. Li havis 30 jxurnaletojn, 300 klubojn, 3 kongresojn. En 1898 la volapúkista V.Rossenberg kreis tia nomita ‘Idioma Neutral’.
Similaj projektoj aperis: ‘Spelín’, ‘Dil’, ‘Balta’, ‘Orba’, ‘Pankel’, ‘Lingua-Azzura’ aw ‘Bolak’ (1899), ktp. Denove Peano aperis en 1903 kun ‘Interlingua’ kiun oni uzis en Usono nur en medicinaj verkajxoj. En 1921 prezentis en Vieno ‘Hom-Idyomo’ la kolombiano Cipriano Cárdenas.
Kiel laboratoriaj lingvoj aperas la jenajn: ‘Occidental’ de ingxeniero E.De Wahl en 1922. La dana lingvisto O.Jesoersen prezentis en 1929 sian projekton Nov International Auxiliar Lingue, ‘NOVIAL’, cxenero inter Occidental (De Wahl) kaj ‘Basic English’ prezentita far K.C.Ogden en 1932, apogata de Churchill dum la II Mondmilito.
Aliaj projektoj: ‘Ro, ‘Quosmiani’, ‘Monario’, ‘Novam’, ‘Serve’, ‘Intal’, ‘Neo’, ‘Unilo’, ‘Malfalsito’, ‘Unilingua’ (1963). Nederlandano Hans Freudenthal prezentis lingvon por intergalaksia komunikado per cxifroj, la ‘LINKOS’ tiel estas ‘Lingvo Kosmika’.
DOKTORO ESPERANTO
La jawdo 2 de Junio de 1887 Ludoviko Zamenhof Sofer prezentis sian “Lingvo internacia”, plej konata kiel ESPERANTO.
Zamenhof konis 23 lingvojn kaj studis la logikon de la formado de la naturaj lingvoj. Ekde 1878 Zamenhof praktikis ESPERANTOn kun gesamideanoj de la Regxa Gimnazio de Varsovio, Polando.
Zamenhof devenis el hebrea familio forpelita el Hispanio dun 1492. Lazaro Ludoviko naskigxis la jawdon 15 de Decembro de 1859 en Bialystok (Pollando) kiam cxi urbo apartenis al rusa Lituanio. Liaj gepatroj estis la juda lingvisto Marko Zamenhof, kaj Rozalin Sofer.
En la ekomedio kie Ludoviko Zamenhof logxis oni parolis kvar lingvojn, sekve la poloj, rusoj, germanoj k judoj uzadis por skribi tri alfabetojn: Rusa, Latina k Hebrea.
LA ZAMENHOFA FAMILIO
Zamenhofa familio trapasis el Bialystok al Varsovio kie Marko Zamenhof akceptis katedron en la Veterinara Instituto kaj en la Regxa Gimnazio de Varsovio, kie Ludoviko finigxis siaj klasikaj studadoj en Junio de 1879.
Do vojagxis al Moskvo kie li komencis Medicinon en Universitato de Moskvo; sed pro lia kondicxo de juda kaj malricxulo revenis Varsovion kie gradigxis kiel Kuracisto en Januaro de 1885. Specialigxis en Optometrio en la Universitato de Vieno (Awstrio).
En Awgusto de 1887 Ludoviko Zamenhof edzinigxis kun frawlino Klara Zilvernik, filino de lituana komercisto de Kaunas (Kovno). Mortis Zamenhof en Varsovio je la Sabato 14 de Aprilo de 1917.
En 1959 lia nomo estis elektita de la UNESKO inter la de Chejov, Chopin, Darwin, Bargson, Shiller, Humboldt, Hayun, Diego Velásquez, dum la celebrado de grandaj personoj en la kampo de la edukado, la scienco kaj la kulturo.
SERCXANTE LA FELICXON
Sekve Esperanto presentigxas ne kiel artefarita naskajxo de iu dia genio, sed kiel «la frukto de la razonado kaj de lingvaj valoroj kreitaj jam el diversaj popoloj».
Sekve ESPERANTO estas historia produktajxo. Enhavas la tutan forton, la tutan ricxecon, la tutan belecon de logika kaj kohera lingvo kiu estis komenciita de pluraj popoloj.
1.- ESPERANTO kunigu dialektike la plej selektitajn kaj internacie disvastigitajn elementojn.
2.- ESPERANTO forigu tiajn elementoj kiuj enhavas lokalismojn kaj malpermesas komprenadon inter diversaj popoloj.
ATINGEBLA KOMPUTILO
Ekzemple ESPERANTO enmetas universalajn afiksojn kun ideo de bo, dis, ek, ge, mal, mis, pra, re, retro, ligitaj al internacia radiko, permesante diri la patosado per unu vorto. Helpas tion la adverboj, kaj la unuigxo de radikoj sen perdi sencon.
ESPERANTO ne havas neregulajn verbojn, multajn literojn, duoblajn literojn. Enhavas unikan prononcadon. ESPERANTO permesas verbigi ian radikon fleksebligante la esprimmanieron. Ekzemple: Sabatas = Hodiaw estas sabato.
Plie, exc vi povas kombini la parolojn lawnecese por via komunikado.
ESPERANTO estas ververe la plej atingebla komputilo, kvamkam «ne cxiu kiu parolas Esperanto-lingvo estas esperantista», sed la vera amo je la paco, je la homaro, la vera spiritu esperantista estas servi al la popolo en sia batalo kontraw la suferado kaj sercxi felicxon en nova socio, nova kulturo, kaj Nova Esperanto-Homo.
[3]
LA MONDO BEZONAS HOMARAN LINGVON
«La mondo bezonas komunan lingvon, plej facilan ol la jam ekzistataj» diris Komenski en 1641. Descartes asertis: «Multaj personoj volonte oferus ses tagojn de sia tempo por farigxi komprenataj de cxiuj». Same opiniis Voltaire, Luis Vives, Lennin, en Krakovio 1912, dum la 8-UEK], kaj Maw Zedong en Jenan, Dec. 1938, dum foro pri arto kaj kulturo.
«Esperanto estas la plejbona solvo je la lingva problemo» jesis Bokarev, rusa filozofo, la 24an de januaro de 1956. «Esperanto enhavas belan estontecon» diris Papo Pio X. Same opiniis Tagore, Eduardo VII de Anglio, Pi y Margall, Romain Rolland, Leon Tolstoy [1908], Papi Pio XII, Pelé, David McCallum, Willy Brant, Maksimo Gorki, Vicente Auriol kaj Jozip Broz Tito [Belgrado 1973, 58-UEK].
La planedo estas cxiutage pli malgranda, la komunikado pli rapida.«Esperanto estas la plej bona solvo pri internacia lingvo-ideo» asertis Albert Einstein, fama nuklea-fizikisto.
«Je la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito» benas cxiudimancxe la Papo Johano Pawlo II okaze de kunveno en Vatikanurbo. Li diris Sanktan Meson en ESPERANTO en Chenstokovo (Pollando) dum la 37-IKUE Kongreso de 1977 [17an-20an Awgusto] kiam li estis kardinalo Karolo Wojtila de Krakovo.
DOKTORO ESPERANTO
«Lingvo Internacia, antawparolo kaj plena lernolibro» estis la titolo aperita la Mardo 26an de Julio de 1887, en rusa, pola, franca, germana, angla kaj tedeska lingvoj. Zamenhof subscribis lia proponon per la psewdonomo «Doktoro Esperanto».
En 1888 aperis dua eldono kune kun la “Universala Vortaro de la Lingvo Internacia” en Esperanta-Franca-Angla-Germana-Rusa-Pola lingvoj. En 1914 publikigis “La Ekzercaro” en kvin lingvoj, kaj kajeroj por rusanoj kaj polanoj. Zamenhof tradukis Biblion rekte de la Hebrea kaj Greka lingvoj; ankaw Zamenhof tradukis verkajxojn de Shakespeare, Goethe, Shiller, Molliére, Homero, Gogol, ktp.
En Septembro de 1889 aperis la unuan revuon en Esperanto: ‘La Esperantisto’. En Marto de 1912 oni fondis en Sankta-Petersburgo la societo ‘Espero’ por disbastigadi universale la Lingvon Internacian.
LA UNUA KONGRESO DE ESPERANTO.
Je la Sabato 5a de Awgusto de 1905, preskaw 600 esperantistoj kunvenis en Boulogne-Sur-Mer [Francio] kie trovigxis la verecon ke la formulo, la recepto, de Lingvo Internacia eltrovigxis, eurekis. Dum tia Unua Esperanto Kongreso, knavino 16 jaragxa postulis la vorton ESPERANTO por nomi la ‘Lingvo Internacia’. La universala simbolo estas la ‘Verda Stelo’ de kvinpintoj, simbolo de la solidara homaro.
La 84a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Berlino (Germanio) en 1999 [31 Julio-7 Awgusto].
La 85a UKE okazis en Jerusalemo (Israelio) en j. 2000
La 862 UKE okazos en Zagreb (Kroatio) en j. 2001.
MALFACILAJ TAGOJ
Sed post la racia formulo de Zamenhof aperis potuloj de s-roj Couturat, O.Beatrutront kaj O.Jespersen, nomita “Ido”, sen akuzativo, sen supersignoj, sen korelativoj, ktp. [1921-1930]. Plie da 50 kontrawreformoj, inter aliaj: ‘Esperantido’, ‘Espido’, ‘Antido I’, ‘Nov-Esperanto’, ‘Lingvo-Kosmopolita’, ‘Moderna-Esperanto’.
En 1923 la franca Ministro de Publika Edukado, Leon Bérard, malpermesis Esperanto-instruadon en lernejoj de Francujo. Li pensis ke ESPERANTO «ekstermus de la pensformado la nacia koncienco». Bonsorte la prezidanto Hérre nuligis tian cirkuleron en 1925.
Egale, dum 1934, Adolfo Hitler, malpermesis en Germanio la instruadon de ESPERANTO. Stalin, en Sovetunio, trancxis la korespondadon de la sovietuniaj gesamideanoj kiuj riskis esti ensiberiigitaj aw malaperitaj en Gulago-insularo.
Oni komprenas kiel ekzistas «ion plej pezata» movigxinte sub iuj registaroj kaj amaskomunikiloj. Estas la kosma batalo inter la nescieco kaj la sagxeco. [González, Francisco. Esperanto Strategias. U.de A. Revuo. Medellín, 51(198-199:226-230, jul-dec 1976)].
MALFERMANTE PORDOJN
La Universala Esperanto Asocio kreita en Gxenevo en 1908, sed kun sidejo en Rotterdam (Holanda), eldonas ‘Jarlibro’ kun la nomoj de Delegitoj, Fakdelegitoj kaj Lokaj grupoj tra la tuta mondo. ‘Heroldo’ estas la plej populara sendependa internacia Esperanto-organo. Aliaj estas: ‘Monato’, ‘El Popola Chinio’.
TEJO, la Tutmonda Junulara Esperanto-Organizo eldonas la revuon ‘Kontakto’. La populara gastiga servo de TEJO nomigxas ‘Pasporta Servo’. Gxia celo estas faciligi la internacian vojagxadon, donante al la uzantoj la eblecon gasti cxe esperantistoj.
UEA estas konsultiva membro de la UNESKO. Je la 8a de decembro de 1954 UNESKO aprobis en Monteviedo (Urugvajo), kaj poste en Sofio (Bulgario) rezolucion favore al Esperanto.
TRA LA MONDO
La Brita Asocio por Progreso de la Scienco instalis en 1919 komitaton kiu agnoskis ESPERANTOn kiel la sola lingvo por la internacia komunikado. En 1925 la Internacia Telegrafa Unuigxo akceptis oficiale, en Parizo, ESPERANTOn kiel klera kaj klara idiomo.
En Majo de 1927 la Internacia Radiofonia Unuigxo rekomendis a la radiostacioj la uzadon de ESPERANTO, kaj jam dissendas regule Radio Awstrio, Radio Bilbao, Berne, RAI Internacia Eutelsat, Radio Pekin, La Voz de Manila, Radio Roma, Radio Sarajevo, Radio Sofia, Radio Stono, Radio Valencia, Radio Varsovio, Radio Vatikano, Radio Viena, Radio Verda de Tallin, Radio Zagreb, kaj Radio Habana Kuba.
La Komerca Cxambro de Parizo, kaj la komunumo Londona instruas ESPERANTOn en siaj lernejoj de komerco. La Brita Biblioteko enhavas 30.000 libroj nur en ESPERANTO, inter aliaj, verkajoxj de Ivo Lapena, Edmond Privat, Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Eduardo Benchrich, Fernando de Diego, Floreal Gabaldá, Trevor Steele, William Auld, cxi lasta kandidatulo por la Nobel-Premio en 1998. La revuo ‘La Lumo’ eldonigas en Braila sistemo por blindulos.
SUR LA CXIELO
La scienca praktikado de ESPERANTO disvastigas per la Somera Imternacia Universitato. Oni instruas ESPERANTOn en la universitatoj de Amstedam, Bristol, Budapesxto, Hamburgo, Ktakovio, La Laguna, Liverpool, Oosaka, Beijing, Sofio, Taeguo (Koreio), Vieno, k Zagrevo.
Ecx la astronomo Viasala, de la observejo de Turku, Finlando, eltrovis en 1936 la asteroido numwero 1421, kiun li bapris ‘ESPERANTO’. Alia asteriodo, la numero 1462 havas la nomon ‘Zamenhof’.
Karaj gesamideanoj:
Traduku do ke la estonteco por la Esperanto estos klera kaj klara.
Felicxecon.
Prelegoj de Fernando Martínez-Solís
Dum la 47a Kongreso de Esperanto League for Nortn America
Saint Louis, Missouri, la 25an de Julio de 1999